Esperanto: lernolibroj, literaturo, vortaroj, eseoj, legolibroj por komencantoj kaj kd-oj.
Altnivela Serĉo
logo Pentuvio

Kategorioj

Eldonejoj

Plej venditaj

01.Kio mankas?
02.13 oktobro 1582
03.Mi vizitis grandan urbon
04.Lasu min paroli plu!
05.Spegulo, La
06.Ŝi estas mia amiko
07.Vere aŭ fantazie
08.Ili kaptis Elzan!

Lingvoj
Esperanto  Português 

Mia menuo

Mia kesto


0 varoj

Sciigu amikon

 

Sciigu amikon pri ĉi varo.

Monunuo

Informoj

Ŝi estas mia amiko   R$11,00 R$10,00

Aŭtoro: Luiz Portella
Eldonejo: Pentuvio
ISBN: 978-85-60661-00-8
Eldonjaro: 2007
Paĝoj: 38
Grando: 14 x 20 cm

Nova eldono de la libro. Temas pri rakonto en 11 ĉapitroj. Por komencantoj. Nivelo 2+ laŭ Eldonejo Pentuvio: www.pentuvio.com/niveloj.php Ilustraĵoj de Elison Simas.

Jen recenzo:
La Gazeto. numero 121. 2005/12

Luiz Portella verkis, por komencantaj infanoj, libreton 40 paĝan, en kiu li celis lingvon facilan, kaj aldonon de novaj gramatikaj elementoj laŭlonge de la dekunu mallongaj ĉapitroj.

Rilate lian celon, li plene sukcesis. La ligvo estas facila, pura, senriproĉa. La vortoj, kiuj povus krei dubon, estas klarigataj fine de ĉapitroj. La aŭtoro volis krei didaktikan libron kaj la libro bone plenumas tiun rolon.

La vorto "didaktika" povas pensigi vin pri enuiga libro, ĝi tute ne estas. Certe, kiu atendas spir-haltigajn eventojn ne trovos ilin en la libro, sed ili trovos aliajn agrablajn ecojn.

La rolantoj de tiu libro estas geknaboj okjaraj, la ĉefa rolanto ekenamiĝas al knabineto kaj la granda afero laŭlonge de la dekunu ĉapitroj estas la sindemando de la knabo: "Ĉu ŝi reciprokas?"

La libro montras la vivon de tiu knabo, kiu loĝas en Brazilo, la klasamikojn, la familion, la ĉiutagan vivon. Kelkaj filozofiaj pensoj, kiuj povas veni en la menso de tiu knabo, ne mankas. Restas ke tiu infano renkontas nur bonfarajn adoltojn en preskaŭ paradiza reva loko. Ĉio estas glata, milda, bonintenca, kaj vi gustumas la libron kvazaŭ dolĉan bombonon. Ja ĝi estas frandinda bombono, ĉar ĝi estas divers-kolora bombono, kiu senĉese ŝanĝas koloron dum la gustumado.

Konklude, tiu ĉarma freŝa libro taŭgas por okjaraj infanoj, sed ankaŭ por la adoltoj, kiuj akompanas la infanojn en ilia legado: gepatroj, instruistoj.

Ginette Martin - Francio

 

   

Opinioj

Ne estas opinio pri ĉi produkto ĝis nun.

Skribi opinion

 

Klientoj kiuj aĉetis ĉi varon aĉetis ankaŭ...
Acusativo e a voz passiva em esperanto, O
Acusativo e a voz passiva em esperanto, O
Ilustrita Oficiala Radikaro Esperanta por Lernanto
Ilustrita Oficiala Radikaro Esperanta por Lernanto
Ekzerciĝu Proverbare (Vol. 1) - Prepozicioj
Ekzerciĝu Proverbare (Vol. 1) - Prepozicioj
  Tuesdayn la 09-an de February 2010  
Ĉiuj rajtoj rezervitaj © Pentuvio