Esperanto: lernolibroj, literaturo, vortaroj, eseoj, legolibroj por komencantoj kaj kd-oj.
Altnivela Serĉo
logo Pentuvio

Kategorioj

Eldonejoj

Plej venditaj

01.Oldulo kaj la maro, La
02.Bagasejo, La
03.D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde
04.Doña Bárbara
05.Hobito, aŭ tien kaj reen, La
06.Mirinda vojaĝo de Nils Holgersson, La
07.Vivo nova
08.Aŭtuno en la printempo
09.En pli granda mondo

Lingvoj
Esperanto  Português 

Mia menuo

Mia kesto


0 varoj

Sciigu amikon

 

Sciigu amikon pri ĉi varo.

Monunuo

Informoj

Vojaĝo ĝis noktofino   R$50,00

Aŭtoro: Louis-Ferdinand CELINE
Tradukis: Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil
Eldonejo: Mondial
ISBN: 1-59569-022-0
Eldonjaro: 2005
Paĝoj: 368
Grando: 14 x 21,5 cm

Tradukita de bonege konataj movadanoj kaj redaktoroj/eldonistoj: Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil

La franca verkisto Louis-Ferdinand Destouches (Céline; 1894– 1961) naskiĝis en malriĉa familio kiu ebligis al li nur bazan edukadon. Li soldatiĝis kaj batalis dum la Unua Mondmilito; post vundiĝo li forlasis la armeon. Céline poste studis medicinon kaj laboris kiel kuracisto en Francio kaj Usono. Post laboro en Afriko kaj dungiĝo en la nova Ligo de Nacioj li revenis Parizon kaj eklaboris kiel kuracisto por malriĉaj homoj. Dum sia libertempo li verkadis.

Lia unua romano el 1932 fariĝis samtempe lia plej fama: Vojaĝo ĝis noktofino. Ĝi rompis kun literaturaj tradicioj, i.a. redonante parolmanierojn de needukitaj homoj, slangon, kaj eĉ obscenaĵojn. La libro, literatura signalo kontraŭ militoj kaj ĉiaj homaj kruelaĵoj kaj vantaĵoj, tradukita en multajn lingvojn, fariĝis grandioza publika sukceso.

La verkoj de Céline estas ekzemploj de nigra humuro: La plej teruraj eventoj estas priskribitaj per neseriozaj, parte ridigaj vortoj. Kaj lia ĉefa forto troviĝas en lia escepta kapablo diskreditigi preskaŭ ĉion – kaj tamen neniam perdi sian unikan, sovaĝan humanecon.

La traduko de Vojaĝo ĝis noktofino fare de Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil trafe redonas la stilon kaj la humorojn de la originalo.

 

   

Opinioj

Ne estas opinio pri ĉi produkto ĝis nun.

Skribi opinion

 

  Fridayn la 12-an de March 2010  
Ĉiuj rajtoj rezervitaj © Pentuvio