| Zamenhof, Mondcivitano (DVD) |
|
R$18,00 |
Reĝisoro: Djalma Pessata Geaktoroj: --- Filmo de: Pentuvio Jaro: 2009 Tempo: 00:54 h:min
Dokumentario de Djalma Pessata
Ĉi tiu dokumentario rakontas epizodojn de la starigo de Pollando, kun ĝia granda diverseco rilate lingvon kaj klerecon, ĝiaj politikaj dividoj kaj la malamika etoso travivita de la lando meze de la 19-a jarcento, kiam naskiĝis la iniciatinto de Esperanto, en la malgranda Bjalistoko.
La familiaj dramoj, la kulturaj konfliktoj kaj la idealismo de Ludoviko Lazaro Zamenhof estas la bazo de la dokumentario, kiu ankaŭ akompanas la evoluon de Esperanto ekde ĝia elpenso ĝis la okazigo de universalaj kongresoj.
Unue, kara Djalma, gratulojn pro via iniciato cele al diskonigado de Esperanto. Tiaj iniciatoj, kiel la viaj, estas ĉiam utilaj al nia movado.
Mi devas diri ĉi tie ke via logiko pri la analizo de la fenomeno Zamenhof estas saĝa kaj inteligenta. Ĝi baziĝas en la historio, ĉefe de la militoj, elmontras la efikon de la povuloj kaj nobeluloj, kies regpova kunteksto disdividis kaj humiligis la polan popolon kadre de la damaĝa situacio por la povkontrolo kaj perfortaj regkontrolaj elmontroj.
Treege interesa! Kaj en la gvidlinio proponita de la video, vi profitas por enkonduki la neceson de neŭtrala lingvo. Perfekte! Tiu ŝajnis al mi verkon de iu dramaturgo klopodante konvinki pri la graveco de la temo en plenverva retoriko. Vi ne mezuras spacon por enkonduki ŝokvortojn kiel “malamoj, perfortoj kaj kruelaĵoj” kaj ĝiaj kontrapunktoj por demokratio kaj espero. Vi uzas trafajn vidplenajn argumentojn, kiuj estas treege konvinkaj.
Pardonon pro mia neprofesia analizado, tamen ĝi estas necesa por elmontri ke vi tuŝas Esperanton en adekvata senco por la aktuala mondo.
Ankoraŭfoje, miaj plej elkorajn gratulojn pro via mirinda laboro.
Adonis M. Saliba-Silva
(2008)
|